Permo: Urbo, kie komenciĝas Eŭropo

Kiel ĉiu provinca urbo, Permo (ruse: Пермь) kredas, ke ĝi ne estas la lasta punkto en la landa historio. Tio estas vera. La regiono estis unue menciita en manuskriptoj de antikvaj historiistoj kaj geografoj kiel Rifeo aŭ Hiperboreujo. Skandinavaj fontoj ankaŭ menciis ĝin: la lando en nordoriento de Rusujo, riĉa je feloj, arĝento kaj legendoj pri strangaj homoj kaj bestoj, estis nomita Biarmio. Poste finnaj-ugraj triboj de la nordo de Rusujo donis al la lando la aktualan nomon: el “perämaa” rezultis “malproksima tero” akirita kiel la nomo de tuta regiono. Ankaŭ la nomo de ĝia ĉefurbo, la urbo Permo ĉe la okcidentaj deklivoj de la Urala montaro, dislimiganta, kiel ni scias, du partojn de la mondo – Eŭropon kaj Azion. Lokanoj foje ŝercas patose, ke ĝuste de ilia urbo, je 1500 kilometroj oriente de Moskvo, komenciĝas Eŭropo.
Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Virtuala Kongreso de UEA: pli bona ol atendite!

Finiĝis la unua VK – Virtuala Kongreso de UEA. Kreita por anstataŭi la ĉi-jaran UKon, tiu kongreso ricevis laŭdojn de multaj esperantistoj tra la mondo. En ĝi partoprenis 1833 homoj el 94 landoj, multe pli da homoj ol en kutima UK, inkluzive de tiuj kiuj kutime ne sukcesas, pro monmanko aŭ malfacilaĵoj por akiri vizon, vojaĝi al internaciaj kongresoj eksterlande.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Vaganto: La debuta albumo de TIM

La 24a de aŭgusto la sestitola bita albumeto Vaganto de TIM estos disponebla ĉe Vinilkosmo kaj por la anoj de la Abonklubo. Vaganto, la unua albumeto de TIM, venas kiel rezulto de inspiro de vivo, de diversaj spertoj, amo, kaj libereco. Ĉi tiuj estas ankaŭ la temoj pri kiuj TIM kantas en siaj kantoj, inter kiuj oni povas trovi kelkajn kiuj estis la unuaj verkitaj de li.
Legi plu

Afiŝita en Esperanto-Kulturo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Sukcesa VEKIĝo de ILEI

La 53a Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI (VEKI) okazis virtuale de la 25a ĝis 31a de julio 2020 Kun 350 partoprenantoj. Ni povas paroli pri sukceso, sciante, ke niaj Kongresoj kutime arigas inter 70 kaj 170 personojn.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

SAT kongresis virtuale

En la jaro 2019, okaze de la 92a kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) estis decidite, ke la kongreso en 2020 okazu en Bjalistoko (Pollando) ekde la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto. Pro la koronvirusa epidemio Bjalistoka Esperanto-Societo kaj SAT devis decidi, ke la kongreso okazos nur en reta formo. Al la kongreso, organizita per la reta platformo Zoom, aliĝis 256 homoj, el kiuj la plej juna estis 14-jara, kaj la plej aĝa 95-jara.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La Financa komisiono de UEA rekomendas

“… bonvolu konsideri, ke la malnova C[entra] O[ficejo] ne plu ekzistas kaj ke la nova ankoraŭ ne ekzistas”, – atentigas la Financa Komisiono de UEA en sia raporto, prezentita la 13an de aŭgusto 2020. Ĉi tiu raporto kun rekomendoj pri la financa situacio de UEA konsistas el ses partoj, kiuj traktas la oficistojn (1. Dungitoj), administradon (2. Administra Modernigo), la ĉefan oficejon/administrejon de UEA (3. Sidejo), la bibliotekon de la Asocio (4. Biblioteko Hector Hodler), la vendadon de libroj kaj aliaj aĉeteblaĵoj (5. Libroservo), kaj diveraj financaj temoj ekster tiuj kategorioj (6. Aliaj Financaj Problemoj).
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

UN 75-jara: kien nun? Invito al plua diskutado kaj kunplanado en MondaFest’ 2020

La Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) transprenis la temon de la nuligita 105a Universala Kongreso: “UN 75-jara: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”. Tiu temo spegulas la longan kunlaboran rilaton inter la Esperanto-movado (speciale UEA) kaj Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj same la signifon de tiu dialoga kaj mondo-pliboniga laboro de UN por esperantistoj.La temo estis enkondukita kadre de la “Somera Inaŭguro” de MondaFest’ 2020, la 20an de junio (youtu.be/SCMdxEIu128), i.a. per mesaĝo de la Ĝenerala Sekretario de UN, António Guterres (00:49:00), prezento de Humphrey Tonkin (00:50:25) kaj saluta mesaĝo direktita al MondaFest’ de la Speciala Konsilisto Fabrizio Hochschild, respondeculo pri la 75-jara datreveno de UN (1:11:45). Ekde la inaŭguro de MondaFest’ ĝis la malfermo de la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), la 1an de aŭgusto, okazis pluraj laborkunsidoj por la temo kaj pluraj agadoj al ĝi rilataj, kiel intervenoj kaj prelegoj en NASK, Usona Kongreso kaj Internacia Junulara Kongreso kaj diskutado en la Facebook-grupo UN75 en Esperanto, ĉio oficiale kadre de MondaFest’ 2020. Aparte dum la VK estis riĉa diskutado pri la temo dum la tagoj 1a kaj 8a de aŭgusto. Legu resumon pri tio pli sube.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Diman: Originala rakonto de Miĥail Korotkov

Nia vilaĝo Volkovo estis ne tre konvena por loĝado. Estis verŝajne nur unu kaŭzo, pro kiu homoj ĉi tie ekloĝis. Je duonkilometra distanco de Volkovo estas lago, granda kaj profunda. Iam dum magraj, malsataj jaroj viroj de l’ vilaĝo nutris siajn familiojn per fiŝoj el la lago.

Sed, kiel mi jam diris, la vilaĝo ne estas konvena por loĝado. La tuta vilaĝo estas tranĉita per ravinoj. Printempe laŭ tiuj ravinoj fluas abunda akvo el ĉirkaŭaj arbaroj, la akvo ĉiujare profundigas la ravinojn, sed ĝi ankaŭ plenigas la lagon, kiu abundas je fiŝoj. Verŝajne pro tio homoj plu loĝas en ĉi tiuj ne tre konvenaj kondiĉoj.
Legi plu

Afiŝita en Beletro, Esperanto-Kulturo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Survoje al “svisa skolo” de tradukarto

La 9an de aŭgusto ĉesis tre sukcese kvara eksperimenta kurso de tradukarto ĉe Kultura Centro Esperantista, kadre de projekto Nurenbergo de la Esperanta Civito. Iom eksterordinare, la ok staĝanoj dediĉis sin al poezia tradukado, specife en muzika akompano. Tio kreis la bezonon de du apartaj segmentoj: unu pri metriko, alia pri historio de la esperanta tradukarto. Venontjare ĉi tiu staĝo revenos al la proza traduko, kaj tiel ĝi daŭros, sub la konordigo de d-ino Perla Martinelli. La delingvoj konsiderataj estos la itala, la franca kaj la germana, nome la tri oficialaj en Svislando: eble tial oni ekparolas pri “svisa skolo”.
Legi plu

Afiŝita en Esperanto-Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Ĝuo instrui Esperanton al infanoj

Kvaranteno portas novajn spertojn… Meze de junio mi unuafoje faris malferman Esperanto-lecionon por 8-11-jaraj infanoj. Okazigi ĝin min invitis mia lernantino de Esperanto Aleksandra Ĥoĥlova, la direktoro de la virtuala porinfana klerigejo “ĤimBio”. Antaŭe mi evitadis instruadon al infanoj, opiniante tion senperspektivaj. Ĉi-foje mi kuraĝis provi. La lecionon partopreni tridek ruslingvaj infanoj el diversaj urboj kaj eĉ mondopartoj. Ili estis saĝaj kaj scivolemaj. Laŭvoje mi devis iom kompliki la materialon kaj faris al la infanoj pli seriozajn demandojn. Poste Aleksandra diris, ke neofte infanoj estas tiom atentaj, pensemaj kaj diligentaj. Ĉe la fino venis demandoj: “Kiam estos la sekva leciono?” Rezulte mi volonte akceptis la inviton de Aleksandra instrui Esperanton al infanoj en la somera lernejo “ĤimBio”.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Reta SES 2020 – rekorda, alia, defia

Pandemio ŝanĝis la mondon kaj igis la homaron rapide adaptiĝi al la nova situacio. Ĉion, kion antaŭe eblis organizi fizike kaj senembarase, subite postulis alian aliron. Tial la E@I-teamo multe laboris kaj kreis specialan, unikan virtualan Esperanto-lernejon kie eblis lerni Esperanton dum Somera Esperanto-Studado (SES) kaj samtempe resti hejme kaj enrete, de la 18a ĝis la 26a de julio 2020.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La unua reta IJK – tutmonda ponto virtuala kaj junulara

Tranaĝante la grandan ondon de la nova realo en la pandemia tempo, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) havis la unuan vicon eniri novan punkton en la historio de la internaciaj esperantistaj organizoj, kiam ĝi okazigis la unuan Internacian Junularan Kongreson (IJK) en la interreto ekde la 10a ĝis la 18a de julio 2020. En la kongreso partoprenis 316 esperantistoj el 52 landoj, interalie danke al la eblo partopreni en la kongreso senpage.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

14 diplomitoj pri elstara agado

En la Solena Fermo de la Virtuala Kongreso de Esperanto estis anoncitajla nomoj de la 14 ricevantoj de la Diplomoj 2020 pri Elstara Agado aŭ pri Elstara Arta Agado. Tiuj diplomoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007.

Elstara Agado

Aleksandr Korĵenkov kaj Halina Gorecka (Rusio) pro elstara agado kiel redaktoroj de La Ondo de Esperanto kaj kiel eldonistoj ĉe la eldonejo Sezonoj, kiu ekde 1983 jam publikigis vere eminentajn verkojn por Esperantujo;
Lee Jung-kee (Koreio) pro longtempa elstara agado kiel motoro de la Seula Esperanto-Centro, julie kun 337a kurso el 2-monataj lernadoj, ekde 1991;
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita

Dum la Virtuala Kongreso de Esperanto la unuan fojon IKU-libro estis elŝutebla senpage jam dum la monda kongreso de UEA. La libro, kiu prezentas la tekstojn de la sep prelegoj en la 73a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) kaj resumojn de la kvar prelegoj de la Scienca Kafejo, estis elŝutita pli ol 2000 fojojn dum la kongresa semajno.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Zlatko Tišljar: Nova honora membro de UEA

Dum sia unua reta kunsido kadre de la Virtuala Kongreso la Komitato de UEA elektis Zlatko Tišljar kiel Honoran Membron. Zlatko Tišljar, kiu naskiĝis la 19an de majo 1945 en Zagrebo, estas kroata esperantisto kaj i.a. ĝenerala sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio. Li esperantistiĝis en 1962 en Studenta Esperanto-klubo en Zagrebo. Prezidanto de Jugoslavia Junulara Esperantista Asocio (1968-77) kaj membro de la komitato de TEJO. En 1972 li iniciatis kaj fondis la entreprenon Internacia Kultura Servo en Zagrebo, kiun li direktoris ĝis 1991. IKS evoluis al entrepreno kun 10 enpostenigitoj kaj signifa eldona agado (ĉiujare 3-5 libroj), kun ĉiujara profesia pupteatra internacia festivalo (PIF), kun organizado de sciencaj simpozioj, teatraj festivaloj, seminarioj. Ĝi evoluigis la Zagreban Metodon por instrui Esperanton, kies lernolibro aperis en pli ol 30 lingvoj. Li estis membro de la Komitato de UEA (1979-98). Ekde 1992 li loĝas en Maribor (Slovenio), kie li fondis la entreprenon Inter-kulturo, kiu interalie organizis SAT-kongreson, REF-on, sciencajn simpoziojn, seminariojn, festivalojn pupteatrajn kaj video-filmajn kaj eldonis pli ol 20 librojn. Li iniciatis la fondon de Asocio por Eŭropa Konscio en 1996 kaj ties sekretario li plu estas. De 2001 ĝis 2009 li laboris en la Popoluniversitato de Maribor kaj okupiĝis pri eŭropaj projektoj en edukado kaj instruado al malsukcesintaj gejunuloj.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Humphrey Tonkin: Honora Prezidanto de UEA

En la unua kunsido de la Ĝenerala Kunveno 2020 de la Komitato de UEA, kiu unuafoje en la historio okazis rete kiel parto de la Virtuala Kongreso de Esperanto, la Komitato elektis Humphrey Tonkin kiel Honoran Prezidanton de UEA. Humphrey Tonkin (naskiĝis la 2an de decembro 1939 en Truro, Kornvalo, Britio) estas sendube la plej influa kaj multflanka vivanta gvidanto de UEA en la lastaj kvindek jaroj. Prezidanto de la Asocio dum tri mandatoj (1974-77, 1977-80 kaj 1986-89), kaj estrarano dum tri pliaj, la du lastaj kiel Vicprezidanto (1980-83, 1983-86 kaj 2001-04), li ankaŭ ekster la Estraro faris gravajn kontribuojn sur la kampoj de beletro, esploro kaj dokumentado kaj eksteraj rilatoj. Pli ol iu ajn alia, li estas ligita al la kreskanta tutmondiĝo de UEA en tiu periodo kaj al la plialtigo de la prestiĝo de Esperanto en la rondoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko kaj sur la kampoj de lingvopolitiko kaj lingvoplanado. Rekone al la unika valoro, vasteco kaj daŭremo de lia agado kadre de UEA, la Estraro proponis elekti lin Honora Prezidanto – posteno, kiun li verdire jam okupas en la koroj de la membraro.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

KCE: malvirtuala aktivado

Tradukarto en kvara kurso de KCE

La staĝo pri tradukarto ekis la 4an de aŭgusto ĉe Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono (Svislando) sub la gvido de d-ino Perla Martinelli, ĉefredaktoro de Literatura Foiro. Ok personoj partoprenas (plejparte denaske italaj, sed ankau franca, hispana kaj germana): ili ĉiuj interalie miras pro la agrabla vetero kaj la des pli agrabla ŝanco kunesti fizike: Ĉaŭdefono ŝajnas vera oazo en la nuna pandemio.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Partoprenu studsesion en Budapeŝto pri seksismo


X-lingvo: la efiko de seksismo en ĉiutaga komunikado
Studsesio, 21-25 septembro 2020, Eŭropa Junulara Centro en Budapeŝto
La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KoE) kaj la Eŭropa Junulara Centro en Budapeŝto (EYCB) organizas la studsesion “X Lingvo: la efiko de seksismo en ĉiutaga komunikado”. La studsesio donos la ŝancon al 30 junuloj de la Konsilio de Eŭropo membroj-landoj pri la temoj de seksismo kaj parola komunikado. Niaj partoprenantoj per la studsesio havos la ŝancon:
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

La somera Ondo: demoversio

En la retejo de La Ondo de Esperanto / Sezonoj ĵus aperis la demonstra versio (demoversio) de la somera (laŭ la nord-hemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona almanako La Ondo de Esperanto. La 53-paĝa demoversio enhavas kelkajn plenajn tekstojn kaj plurajn tekstofragmentojn de la 110-paĝa 304a numero de La Ondo, publikigita komence de julio 2020. La demoversio estas libere elŝutebla ĉe http://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-303demo.pdf. La pli fruaj demoversioj estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo.

Ekde januaro 2020 La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la almanako, kies unua, printempa eldono (laŭ la nordhemisfera vidpunkto) aperis la 1an de aprilo.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Libera Folio intervjuis la redaktoron de La Ondo

La 4an de aŭgusto Libera Folio publikigis intervjuon kun la redaktoro de La Ondo de Esperanto Aleksander Korĵenkov, kiu respondis al jenaj redakciaj demandoj:

Fine de la pasinta jaro aperis la lasta numero de la monata revuo La Ondo de Esperanto, sed La Ondo plu ekzistas. Kio okazis jarŝanĝe?

Laŭ amplekso la almanako ne tre diferencas de la monata revuo, se kalkuli la jaran paĝokvanton, ĉu? Kial vi preferas ĝin aperigi malpli ofte? Ĉu la enhavo malsamas?

Kia estas la rolo de la novaĵretejo? Kiel vi elektas la novaĵojn, kaj el kiuj fontoj vi ilin ĉerpas?

Kiel laŭ vi la rolo de La Ondo diferencas de la rolo de Libera Folio?
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton